Soveta armeo (ruseСоветская Армия) estis oficiala nomo por soldataj fortoj de Sovetunio post la jaro 1946. Soveta armeo estiĝis per alinomigo kaj ampleksa reorganizo de Ruĝa Armeo. Spite al disfalo de USSR en la jaro 1991 ekzistis la sovetaj armitaj fortoj fakte ĝis fino de la jaro 1993, nome en aspekto de Unuiĝintaj armitaj fortoj de KSŜ, kvankam formale ili ĉesis ekzisti la 14-an de februaro 1992. Al la 7-a de majo 1992 en la vicoj de Unuiĝintaj armitaj fortoj de KSŜ troviĝis 2 822 000 viroj kaj virinoj.